
06:56
Podcast: Verda Jutubisto
Por esti granda en la Regno de Kristo
19.03.2019
Jesuo, dum sia supreniro al Jerusalemo, antaŭdiris al la dek du disĉiploj kio estis okazonta al li en Jerusalemo. Sed aŭskulti pri la pasiono ne gustis al la disĉiploj. Ili pli ŝatis pripensi propran karieron en la venonta regno de Kristo. Eĉ la patrino de la filoj de Zebedeo partoprenis tiun klopodon de siaj filoj. Adorkliniĝinte ŝi petis la Majstron: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj havu lokon, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. Vi ne scias, kion vi petas. Respondis al ili Jesuo. Mia trono estos kruco kaj mia reĝ-krono estos farita de dornoj. Ankaŭ la krucoj - dekstre kaj maldekstre de mi - jam estas pretaj - ili estas por tiuj, por kiuj ili estas preparitaj de mia Patro. Ĉu vere la zorgema patrino deziras tiun postenon por siaj gefiloj? Vere, ŝi tute ne scias, kion ŝi petas. Per kruco oni atingas la venkon. Tio estas la kariero de Kristo kaj de ties sekvantoj.
Podcast Verda Jutubisto je vložený na túto stránku z otvoreného informačného zdroja RSS. Všetky informácie, texty, predmety ochrany a ďalšie metadáta z informačného zdroja RSS sú majetkom autora podcastu a nie sú vlastníctvom prevádzkovateľa Podmaz, ktorý ani nevytvára ani nezodpovedá za ich obsah podcastov. Ak máš za to, že podcast porušuje práva iných osôb alebo pravidlá Podmaz, môžeš nahlásiť obsah. Ak je toto tvoj podcast a chceš získať kontrolu nad týmto profilom klikni sem.
Autor: Dilemy by MONO
Kategórie: Náboženstvo a spiritualita